Vera Jordan estas kantistino kaj komponistino de siaj propraj kanzonoj. Ŝi komponas en la portugala lingvo kaj estas lernantino en Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Ŝi komencas nur komponi en Esperanto.
Ŝia stilo estas varia, sed nuntempe ŝi dedicas sin al la muzikoj pri paco kaj E-a Idealo. Baldaŭ ŝi registros kompaktan diskon, tuj kiam ŝi komponos sufiĉajn kanzonojn en tiu stilo. Nun ŝi gvidas la Artan Departamenton de la Asocio Esperantista de Rio de Janeiro kaj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.