Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22509 vizitantoj.

KKE » Kunlaborantoj » Sylla Chaves

Sylla Chaves

Sylla Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, kibernetikan pedagogion en Paderborn (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN, en Novjorko, kaj de Unesko, en Parizo. Tiam li regule partoprenis en la Esperanta kabareto de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1995.

Poeziaĵoj de Sylla Chaves

Sonbendoj de Sylla Chaves

Vidbendoj de Sylla Chaves

KD de Sylla Chaves

Libroj de Sylla Chaves

Kantoj de Sylla Chaves

[Reveni]