Ĉefe pro scivolemo. Mi multe interesiĝas pri lingvoj, kies sonoj, vortoj kaj strukturo ĝenerale min ravas. Sed mia tiukampa studado malofte estas "serioza", disciplina. Mi emas lerni amuziĝante, prefere ol pacience legi kaj fari ekzercojn laŭ la ordo rekomendita de la lernolibroj. Ordinare mi, post rapida trarigardo de kelkaj lernolibroj, jam tuj komencas legi en la lernata lingvo, aŭdi diskojn, bendojn kaj radio-programojn. Ofte mi sukcesas akceli la lernadon per komparo de du-aŭ plurlingvaj tekstoj, interalie el la Biblio, prefere en ties modernaj versioj, pro la numerado de la frazoj. Post kontakto kun kleraj esperantistoj, mi ekkomprenis la gravecon de Esperanto por la internaciaj rilatoj, por kulturo, kaj pro ĝia "interna ideo".
Vidu la aldonitan resumon de mia prelego "Aperfeiçoamento em Esperanto: Sugestões de um Veterano", 3an decembro de 2001.
Mi komencis instrui Esperanton tre frue, ankoraŭ universitata studento, tiel en klaso, kiel ankaŭ per korespondado kaj radie. La tiama prezidanto, Carlos Domingues ŝarĝis min per tiu respondeco, ĉar li sciis, ke tio estas la plej efika maniero stimuli min al rapida progreso. Efektive, samtempe kun mia instruista laboro, mi klopodis perfektiĝi: por konkeri la superan diplomon, mi je la unua fojo sisteme tralegis gramatikon de la portugala lingvo. Simile, por atingi la statuson de "profesoro aprobita", mi vizitis nenian kurson sed devis familiariĝi kun pluraj gramatikoj kaj pli funde konatiĝi kun la Esperanta Literaturo.
Inter miaj eks-lernantoj, ĉefe per korespondado, multaj elstaras en nia movado, kiel instruistoj, gvidantoj, verkistoj aŭ lingvaj spertuloj. Ties nomojn mi ne citos ĉar mi ne deziras perforti ilian modeston kaj, cetere, mi riskus preterlasi kelkajn.
Instruante Esperanton al brazilanoj, mi rimarkis, ke pro la struktura diferenco inter ambaŭ lingvoj, kaj pro nesufiĉa legado de bonaj aŭtoroj, la lernantoj emas fari certajn tipajn erarojn, kiujn mi listigis kaj analizis en prelego/artikolo publikigita en "Rio Esperantista" ("Malfacilaĵoj de Esperanto por brazilanoj").
El propra sperto mi ankaŭ konvinkiĝis pri la ĝusteco de tiu ofte ripetata (sed nemulte utiligata) konstato: la lingvon oni efektive lernas per ofta, atenta legado de bonaj verkistoj, klasikaj kaj modernaj. Kaj por ankoraŭfoje montri tiun fakton, mi faris prelegon/artikolon publikigitan en "Rio Esperantisto" kaj ie aliloke ("Instruoj el klasika teksto", oktobro 2001).
Malgraŭ la konata ŝerco: "se konsiloj valorus, oni ilin vendus, ne senpage donus" - jen mi riskos tikle-tedi vin per iuj finaj konsilaj rimarkoj al novaj movadanoj kaj al "eternaj komencantoj".
Kiel ĉiu kultura movado, Esperanto malrapide, neregule progresas, kio foje povas senkuraĝigi nin. Sed persista laboro ĉiam triumfas. Antaŭ 50 jaroj, kiu kredus, ie la racia metro-sistemo estos fine enkondukita en Britio kaj Usono?
La homaro tro malrapide lernas: malgraŭ la vortoj kaj la ekzemplo de la Kristo, antaŭ pli ol du mil jaroj, jen la homoj ankoraŭ buĉas unuj aliajn, kaj militoj ŝajnas neniam malaperontaj. Sed, laŭ la Zamenhofa konsilo, ni persiste laboros.
NI NE BEZONAS ATENDI FINAN VENKON: LA INTERNACIA LINGVO Esperanto jam funkcias nun (kiu dubas, tiu ŝaltu Inter-Reton, vizitu Esperantan bibliotekon, aŭskultu radio-programojn, per-Esperante vojaĝu, unuvorte, UZU la lingvon. Ĝia lernado jam valoras la penon.
Floriano Pessoa
Por intervjuo en KKE, la 26an de marto 2003.