| KD: | Rapida Vojo al Legado kaj Kanto en Esperanto |
| Aŭtoro: | Sylla Chaves |
| Apogo: | Lar Fabiano de Cristo |
| Prezo: | R$ 15,00 |
RAPIDA VOJO enhavas la tekston de mia RAPIDA KURSO. Ekzistas ankaŭ kasedo kun samaj nomo kaj enhavo. Tiu kurso estas prezentata portugallingve en kvar lecionoj, kiuj daŭras inter unu kaj du horoj, laŭvole de la instruisto. Ĝi celas rapide kapabligi portugallingvajn lernantojn legi facilajn tekstojn kaj aŭkulti prelegojn kaj radi-aŭ televid-elsendojn en la internacia lingvo.
En-klase la instruisto aŭdigas ĉi tiun diskon, kaj montras kaj klarigas 40 lumbildojn, kiuj resumas la enhavon de la gramatiketo ESPERANTO EN EKRIGARDO. La lernantoj akompanas la instruiston, havante ĉe-mane la libreton RAPIDA VOJO kaj ĝian nacillingvan tradukon. Ili faras tion laŭte kunlegante la prozajn tekstojn kaj kunkantante. Iliaj demandoj devas esti tuj respondataj. Kaj la instruisto devas aldoni komentojn laŭ la bezonoj de la momento.
Por memlernantoj kaj lernantoj per aliaj metodoj (kaj ankaŭ eksterlandanoj) RAPIDA VOJO (libro kaj KD aŭ kasedo) estas APOG-MATERIALO por lernado de novaj vortoj. Ĝi estas la unua en la serio FACILAJ LEGAJXOJ, kiu (laŭ mi) havas du specialajn avantaĝojn: grandega vario da ofte uzataj vortoj (precipe kunmetaĵoj); kaj multaj kantoj verkitaj instru-cele por prezento de pliaj utilaj vortoj.
Al brazilanoj mi konsilas la akiron de plia materialo: gramatiketo ESPERANTO EN EKRIGARDO, "Dicionário do Principiante", vidbenda kolekto "Gotas de Esperanto" kaj ORIGINALA ESPERANTA BILDVORTARO. Sed ne forgesu: la lernado de iu ajn lingvo multe pli dependas de la volo kaj sindediĉo de la lernanto ol de la kvalitoj de la instruisto, de la lernilaro aŭ de la lernometodo.
Novembro/2001
Sylla Chaves
| Trako | Teksto | Kanto | Libro kun la Teksto |
|---|---|---|---|
| 2. | Dudek ok literoj | Literoj kun Ĉapelo (JC, MA) | Rapida Vojo p. 8 |
| 3. | Horoj, tagoj, semajnoj kaj sezonoj | Ne Perdu vian Tempon (NO) | Rapida Vojo p. 9 |
| 4. | Strata Interparolo | Bonan Tagon (AC, NO) | Rapida Vojo p. 10 |
| 5. | Familia Interparolo | Familio estas Ĉio (JC) | Rapida Vojo p. 11 |
| 6. | La Respondo estas en via Koro | Lernu Esperanton (FF) | Rapida Vojo p. 12 |
| 7. | Vidindaj Belaĵoj | Floro kaj Papilio (JC, FF) | Rapida Vojo p. 13 |
| 8. | Kio estas Ĉi Tio? | Kanto de L' Kamparano (JC, FF) | Rapida Vojo p. 14 |
| 9. | Vi Rapide Lernis | Kanto de L'Maristo (JC) | Rapida Vojo p. 15 Rapida Vojo p. 16 |
| 10. | Kanto de L'Adiaŭo (JC, FF) | Rapida Vojo p. 17 | |
| 11. | Telefonema Interparolo | Pensoj kaj Diraĵoj Nomademo |
En la Kongreso p. 21 En la Kongreso p. 25 En la Kongreso p. 26 |
| 12. | Ho, mia kor' | El Zamenhofa Parolado | Rapida Vojo p. 31 |
| 13. | Himno | Se estas Paco | Rapida Vojo p. 30 Rapida Vojo p. 28 |
| 14. | La Espero (JC) | Varia Bukedo p. 6 | |
| 15. | Miskompreno (AC, NO) | Varia Bukedo p. 7 | |
| 16. | Ĉe L'Turo de Babelo (FF) | Varia Bukedo p. 8 | |
| 17. | Antaŭen (AC) | Varia Bukedo p. 9 | |
| 18. | Dimanĉa Promeno (JC, FF) | Varia Bukedo p. 10 | |
| 19. | Pli ol Mil Steloj (FF) | Rapida Vojo p. 18 | |
| 20. | Mi Laboras en Fervojo (JC) | Rapida Vojo p. 19 | |
| 21. | Kanto de L'Fiŝistino | Rapida Vojo p. 20 | |
| 22. | Tri Virinoj (JC) | Rapida Vojo p. 21 | |
| 23. | Karnavalo en Rio (JC) | Varia Bukedo p. 16 | |
| 24. | Ama Kristnasko (JC) | Rapida Vojo p. 22 | |
| 25. | Estu Paco (JC) | Rapida Vojo p. 23 | |
| 26. | Amika Radseĝo (JC) | Varia Bukedo p. 25 | |
| 27. | Sur la Montaro (JC, FF, AY) | Rapida Vojo p. 25 | |
| 28. | Nokteĉel' Maro (FF) | Rapida Vojo p. 26 | |
| 29. | Saluton, Suno (AY) | Rapida Vojo p. 27 |