| KD: | Elektitaj Kantoj |
| Aŭtoro: | Sylla Chaves |
| Apogo: | Lar Fabiano de Cristo kaj CAPEM |
| Prezo: | R$ 15,00 |
Tiu ĉi KD (kaj ankaŭ la samnoma kasedo) enhavas la poemon por infanoj "Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj", ok libere tradukitajn kantojn (Juveloj de Niaj Geavoj) kaj 10 originalajn kantojn.
La Magia Flutisto estas originalaĵo pri la germana mezepoka legendo Der Rattenfĥnger von Hameln. La kantoj 11 ĝis 15 estas el prenoj el la muzikalo La Kuna Diso, pri diversaj formoj de netoleremo. Ĝiaj melodioj kaj mallonga resumo troviĝas en paĝoj 70-84 de la libro 100 Jaroj da Kantado en Esperanto de la sama aŭtoro.
La melodio de la aliaj originalaj kantoj ankaŭ troviĝas en tiu laste menciita libro, en paĝoj 45-58. Kiel La Magia Flautisto, ankaŭ La Bufo havas eŭropan temon. Ĝi estas kanta resumo de la fama poemo Le crapaud de Victor Hugo.
Novembro/2001
Sylla Chaves