Estimataj:
Kiel tradicie okazis kaj okazos pluraj Zamenhofaj Festoj en Rio de Janeiro ĉi-jare.
La unua okazis pasintdimanĉe, la 11-an de Decembro, en la kvartala biblioteko de Botafogo, organizita de la loka E-grupo. Malgraŭ la intensa pluvego, kiu tiam falis, ĉirkaŭ 30 gesamideanoj renkontiĝis tie kaj sekvis prelegon de Sylla Chaves, debaton kun la partopreno de Givanildo Ramos Costa, Elmir dos Santos Lima kaj aliaj, skeĉon omaĝe al Zamenhof fare de la loka grupo kaj prezentadon de la kantistino Vera Jordan.
Hieraŭ, vendredo, la 16-an, ĉirkaŭ 50 homoj amasiĝis en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj por sekvi la jam tradician Zamenhofan Feston de KKE. Givanildo Ramos Costa, KKE-Prezidanto, malfermis la kunsidon per verva festparolado. Sekvis prezentado de André Varella (deklamado), Lucia Motta (pianludado), Vera Jordan kaj Alvaro Motta (kortuŝa skeĉo omaĝe al Zamenhof), Vera Jordan (kantado), Neide Barros Rêgo (kantado) kaj Dulcidedes de Oliveira Pinto (baritonulo), kiuj estis akompanataj de Terezinha Maria de Carvalho Pinto (pianludado), Rosana Caramez (kristnaska mesaĝo) kaj Rosinha Mattos (junularaj kantoj).
Hodiaŭ, sabate, estas antaŭvidita la Zamenhofa kaj Datrevena Festo de la E-Grupo Ismael Gomes Braga en la kvartalo Bangu kaj morgaŭ, dimanĉo, en la najbara urbo Niterói okazos la inaŭguro de la kinĉambro de la Kulturcentro Maria Sabina, direktita de la vigla Neide Barros Rêgo, per prezentado de DVD, produktita de Sylla Chaves, "Canções e Poemas sobre Esperanto, Paz, Amor e Natureza".
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Decembro 2005.