Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35101 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Sukcesinta E-Renkontiĝo en Niterói - Oktobro 2006

Sukcesinta E-Renkontiĝo en Niterói

Estimataj:

Ĉi-dimanĉe okazis en la urbo Niteroi, ĉe Centro Lassalista de Estudos, sub aŭspicio de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro kaj organizado de Niteroi E-Klubo, la 13-a E-Renkontiĝo de la Granda Rio.

Preskaŭ okdek personoj ĉeestis al la evento, kiu komenciĝis je la 09:30 per komuna kantado de la brazila nacia himno. Sekvis prelego de Walter Fontes pri la temo Cem Anos de Esperanto em Niterói, kun samtempa interpretado fare de Jair Salles.

Post mallonga paŭzo, okazis Arta Momento, kun la partopreno de pluraj personoj. Okazis precipe deklamadoj kaj muzikprezentadoj, sub la kunordigo de Neide Barros Rêgo.

Je la 12:30 okazis komuna tagmanĝo.

Je la 14:00 parto de la ĉeestantaro sekvis prelegon de Paulo Sergio Viana pri la temo Psiko-Memhelpa Literaturo: Utila, Senhutila aŭ Malutila?, dum aliaj ĉeestis fulmrapidan enkondukan kurson de esperanto gvidita de Jair Salles.

Sekvis prezento de informoj pri la okazonta 42-a Brazila Kongreso de Esperanto, fare de Robson Mattos, ĝia ĝenerala sekretario, kaj tuj poste aŭkcio, lerte gvidita de Alfredo Aragon.

Je la 17:00 finiĝis la Renkontiĝo per komuna kantado de La Espero.

Gratulon al la lokaj organizantoj pro la trafa elekto de la Renkontiĝejo, same kiel pri la varia kaj agrabla programo.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Oktobro 2006.

[Reveni]