Karaj gesamideanoj (precipe de Rio de Janeiro!):
Pro la preskaŭa samtempa okazigo de la 42-a BKE (de la 8-a ĝis la 13 de Julio 2007) kaj de la Tutamerikaj Sportludoj (de la 13-a ĝis la 29-a de Julio 2007) la Loka Organiza Komitato de la 42-a BKE antaŭvidas problemojn pri la gastigado de aliurbaj esperantistoj okaze de la evento, precipe pro la probabla manko de vakoj en la hoteloj.
Tial ni kunvokas la esperantistaron de Rio de Janeiro aliĝi al la kampanjo Solidara Gastigo, kiu celas oferi gastigon en privataj domoj al aliurbaj esperantistoj, kiuj partoprenos la Kongreson.
Pro tio ni invitas al tiuj, kiuj povos akcepti samideanojn en siaj hejmoj aliri la retpaĝaron de AERJ por plenigi la koncernan slipon kaj sendi ĝin al Marly Freitas da Silva. Rete al la adreso marlyfs@terra.com.br aŭ poŝte al Rua Citéria, 271, casa 27, Irajá, Rio de Janeiro, CEP 21231-020. La papera versio de la aliĝilo ankaŭ estos disponebla en la sidejo de AERJ (Rua Senador Dantas, 117 sala 1341) aŭ de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Av. 13 de Maio, 47 sobreloja 208).
La kompleta listo de la hoteloj en Rio de Janeiro estos baldaŭ disponebla en la retpaĝaro de AERJ.
Kore,
Marly Freitas - marlyfs@terra.com.br
Komisiito pri Gastigado
Rio/Brazilo. Novembro 2006.