Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42922 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Rezultoj de Esperanto en Brazil-Portugala Filatela Ekspozicio - Novembro 2006

Rezultoj de Esperanto en Brazil-Portugala Filatela Ekspozicio

Estimataj:

El S-ano James Rezende Piton mi ricevis la ĉi-suban informon pri la rezultoj de Esperanto en Brazil-Portugala Filatela Ekspozicio:

Kara Aloísio,

Mi volas rakonti al vi kion mi eksciis pri la partopreno de mia kolekto en Lubrapex. Bone, la medalo, kiun ĝi ricevis estas en la sama rango kiel en la antaŭa partopreno, sufiĉe kontentiga - grandorumita arĝento, kio signifas la trian plej altan rangon el 9 eblaj laŭ poentoj pro diversaj aspektoj (de la pinta grandoro, oro, grandorumita arĝento, orumita arĝento, granda arĝento, arĝento, orumita bronzo, bronzo aŭ simpla diplomo). Orumita arĝento estas la minimuma kategorio por ke kolekto estu aliĝpova al mondaj ekspozicioj, do renoviĝis por la venontaj kvin jaroj la aliĝpovo de mia Babelo al mondaj ekspozicioj, por kiuj la akceptiĝo mem estas tre malfacila.

Unu el miaj amikoj, kiu partoprenis en faka ĵurio, rakontis, ke li en tri diversaj okazoj estis petata de vizitantoj, kiuj serĉi specife la E-kolekton. Poste li konstatis, ke eĉ gardisto de la ekspoziciejo sciis pri la preciza koridoro de E-kolekto, kio signifas, ke verŝajne ankaŭ tiu estis petata de pliaj vizitantoj. Mi esperas, ke E-vizitintoj ĝuis la okazon.

Mi volas danki vian helpon en la diskonigo de la ekspozicio.

Nun la kolekto estas en Bruselo, por monda ekspozicio dum la venonta semajno. Mi des pli scivolas pri tiu okazo, ĉar verŝajne neniu membro de tiu ĵurio, kiu taksos ĝin, iam analizis ĝin antaŭe.

Amike
=james=

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Novemebro 2006.

[Reveni]