Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Raporto pri la E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo en Caraguatatuba - Marto 2006

Raporto pri la E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo en Caraguatatuba

Okazis hodiaŭ, la 12-an de marto 2006 alia sukcesa renkontiĝo de la Sud-Paraiba Valo, ĉi-foje en la marborda agrabla urbo Caraguatatuba. La evento okazis en la komforta sidejo de FUNDACC (Eduk-Kleriga Fondaĵo en Caraguatatuba), en la urbocentro.

La matena programo estis okupita de prelego por neesperantistoj kaj debato pri informado pri Esperanto. Prelegis en la debato Jimes Milanez, Genildo Coelho, Joe Costa, Isis Piton, Givanildo Ramos kaj Flávio Rebello. Joe prezentis instigfilmeton pri la lanĉota filmo "Gerda Malaperis".

Posttagmeze, post guto da gramatiko, D-ro Maurício Monken prelegis pri la vidindaĵoj de Caraguatatuba, kaj prezentis belegajn fotojn kaj filmon. Sekvis skeĉo kaj kantoj, interalie fare de la konata "rap"-isto Antonio Moreira Filho.

Dum la tuta renkontiĝo vendiĝis multaj "ĉemizoj je prezo de banano" proponitaj de la fama Amarílio Carvalho, kiu venis el Mato Grosso, speciale por la renkontiĝo.

La proksima renkontiĝo de Paraíba Valo estas programita por la urbo Penedo/RJ, je la 18-a de junio 2006.

Amike,
Paulo Sergio Viana - Marto 2006.

[Reveni]