Estimataj:
Ĉi-dimanĉe okazis en Lorena, ŝtato São Paulo, la 61-a E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo, kun la partopreno de 88 gesamideanoj el pluraj urboj de la ŝtatoj São Paulo kaj Rio de Janeiro, kiuj troviĝas laŭlonge de tiu valo.
La ĉefa organizanto de tiuj kunvenoj, S-ano Paulo Sérgio Viana, decidis ĉi-foje elekti temon por la Renkontiĝo (La Universala Kongresoj de Esperanto) kaj tiel invitis kvar prelegontoj por paroli pri ĝi, nome:
Post ĉiu prelego okazis varma debato pri la temoj kun la entuziasma partopreno precipe de Sylla Chaves, Genildo Coelho kaj Alberto Flores.
Post la tagmanĝa pauzo estis prezentita la dokumenta filmo de Eduardo Sanchez "Esperanto, Respeito em Todas as Línguas", longdaŭre aplaŭdita de la ĉeestanta publiko. Ĉe la fino de la Renkontiĝo la "rap" kantisto Antonio Moreira prezentis interesan "rap" version de la poemo de Dombrowski "Nova Kanto". La 62-a E-Renkontiĝo de la Sudparaiba Valo okazos en Barra Mansa la 27-an de Novembro.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Septembro 2005.