Estimataj:
En la lasta belarta konkurso LIRO-2004, organizita de la gazeto LA ONDO DE ESPERANTO, nia brazila samideano Paulo Sérgio Viana estis duoble premiita.
Li ricevis Laŭdan Mencion en la branĉo ORIGINALA PROZO per la konkursaĵo RENDEVUO kaj ankaŭ LAŬDAN MENCION en la branĉo ORIGINALA POEZIO per la konkursaĵo KAMPARA RAKONTO.
Partoprenis en la konkurso 43 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj el 14 landoj.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Marto 2005.