KKE» Informilo de KKE» Oficiala informo de la 42-a BKE (aliaj eroj de la programo)
Oficiala informo de la 42-a BKE (aliaj eroj de la programo) - Junio 2007
Estimataj:
Krom la kvardek prelegoj programitaj kaj jam informitaj en antaŭa mesaĝo ankaŭ okazos la jenaj eventoj:
- Kursoj
- Baza Kurso de Esperanto (Jair Salles)
- Konversacia Grupo de Esperanto (Ademar Diniz)
- Demandu Fizikiston (José Lunazzi)
-
Fakaj Kunsidoj
- Amikoj de Societo Lorenz
- Oomoto
- Kvara Renkonto de Esperantistaj Spiritistoj
- Skajpa Grupo Karesemio
-
Filmprezentado
- Incubus (longdaŭra filmo produktita de Holivudo)
- La revo de Koffi (kurtfilmo produktita en Nederlando)
- KKE (kurtfilmo produktita de Renata Ventura)
- Bionika (kurtfilmo produktita de Renata Ventura)
- Gerda Malaperis (longdaŭra filmo produktita de Imagu Filmoj)
- Interreligia Kunveno (Robinson Mattos)
- Ronda Tablo - Disvastigado de Esperanto per Amaskomunikiloj (Fabiano Henrique)
-
Diskuto pri la Kongresa Temo kaj subtemoj
- Cent Jaroj de E-Movado en Brazilo: strategioj por la estonto (Givanildo Ramos Costa)
- Esperanto en la Sportoj (Valter Fontes)
- Esperanto en Universitatoj kaj Lernejoj(José Passini)
- Esperanto en Librovendejoj (José Tenório)
- Esperanto en Turismo (Rosana Caramez)
- Esperanto en Religioj (Robinson Mattos)
- Kunvenoj de la Federacia Konsilantaro
- Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de BEL
- Ordinara Ĝenerala Asembleo de BEL
-
Lanĉo de Libroj en Esperanto
- Dom Casmurro, de Machado de Assis(Paulo Sergio Viana)
- La Alkemiisto, de Paulo Coelho (Carlos Valle)
- Verkaro de J.F. Farjon de Lagatinerie (H. Tsukuru)
- Brazila Esperanta Parnaso (Sylla Chaves/Neide Barros)
- Lanĉo de Filmo en Esperanto
La Patro (Imagu Filmoj/Joe Bazilio)
- Kunfratiĝa Vespermanĝo kaj Balo (Militista Klubo)
- Pieda promenado tra la urbocentro de Rio kun esperantista ĉiĉerono (Aloisio Sartorato)
- Lecionoj pri salondanco
En apartaj ĉambroj okazos la BEJO-kongreso kaj Infankongreseto kun specifaj programoj.
Rilate al la prelegoj ni devas forstreki la prelegon de Carlos Andrade, kiu rezignis prezenti ĝin kaj aldoni la jenajn:
- La astrologia mapo de Zamenhof (Aloisio Sartorato)
- Kio kaj kia estas la Akvo? (Alberto Barrocas)
- La E-urbo Herszgrad kaj Ĝia Interkultura Centro (Lucas Vignoli)
Pliajn informojn pri la Kongreso vi povas trovi en la retpaĝaro de AERJ:
www.aerj.org.br
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2007.
[Reveni]