Estimataj:
Laŭ peto de S-ano Vinicius Diniz kaj en la kadro de la Kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn", Kultura Kooperativo de Esperantistoj ekspedis hodiaŭ pakaĵon entenantan dek librojn en aŭ pri Esperanto al la Biblioteko de la Grupo de Esperanto "La Eta Princo", en Juiz de Fora, nome:
Ekde la komenco de tiu ĉi kampanjo estis ekspeditaj ĉirkaŭ 500 libroj en aŭ pri E-o al 34 brazilaj kaj 10 alilandaj bibliotekoj. La kampanjo estas subtenata danke al la malavaro de deko da brazilaj samideanoj, kiuj libervole faras mondonacojn al ĝi.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Aŭgusto 2005.