Estimataj:
Mi volas varme rekomendi al ĉiuj la legadon de la artikolo de la japana samideano Usui Hiroyuki aperinta en la lasta numero de la revuo Literatura Foiro (aŭgusto 2005) sub la titolo Esperanto por ne okcidentanoj: Ĉu Identec-ekvilibrigilo?
Ĝi estas bonega sociologia studo (eble la plej bona post la apero de La Danĝera Lingvo, de Ulrich Lins), kiu analizas funde kaj celtrafe la sintenon de la japanoj specife, kaj de la orientanoj ĝenerale, pri la Esperanto-lingvo. Li faras interesan komparon inter la sinteno de Zamenhof rilate al la juda kulturo fronte al la okcidenta kulturo en la XIX-a jarcento kun tiuj de la japanoj fronte al tiu sama kulturo en la komenco de la XX-a jarcento.
Mi nur bedaŭras la neekziston en Literatura Foiro de iu rubriko kia "La Legantoj parolas" por ke ni povu esprimi nian gratulon kaj nian dankon al S-ano Usui pro tiu belega analizo. Iel ajn gratulon al Literatura Foiro pro la diskonigo de tiu studo de Usui!!!
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Septembro 2005.