KKE » Informilo de KKE » Neide Barros Rêgo premiita en la Belarta Konkurso de UEA - Julio 2005
Neide Barros Rêgo premiita en la Belarta Konkurso de UEA
Estimataj:
Laŭ informo de la virtuala gazeto LIBERA FOLIO, NEIDE BARROS RÊGO, el Niteroi, Brazilo, ricevis la duan premion en la poezia branĉo de la ĉi-jara Belarta Konkurso de UEA. La premiita poeziaĵo titoliĝas "RAJDANTO DE L' REVO". Se vi volas gratuli ŝin retmesaĝu al neidebarrosrego@terra.com.br. Kompleta listo de premiitoj ĉi-sube.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2005.
Kompleta listo de premiitoj
Sten Johansson el Svedio ĉi-jare ricevis entute kvar premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la branĉoj poezio, prozo kaj eseo. Plian premion al Svedio portis Leif Nordenstorm en la branĉo Prozo. Estis multe da konkursaĵoj en la branĉoj poezio kaj prozo. Malmultaj teatraĵoj partoprenis, kaj en tiu branĉo estis aljuĝita nur unu premio, la tria. La rezultoj estis anoncitaj en Vilno ĵaŭde posttagmeze.
Poezio
- 1-a premio: Benoît Philippe (Germanio), pro la poemserio "Ekvadoro"
- 2-a premio: Neide Barros Rego (Brazilo), pro "Rajdanto de l' revo"
- 3-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Vilna vilanelo"
Prozo
- 1-a premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro "Signoj dum ŝtormo"
- 2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Stranga hobio"
- 3-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Spektaklo"
Eseo
- 1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj"
- 2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Bohemia amoro"
- 3-a premio: Ne aljuĝita
Teatraĵo
- 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj
- 3-a. Marko Nikolić, (Serbio kaj Montenegro) pro "Vuk kaj revolucio"
Kanto
- 1-a premio: Enrika Arbib (Israelo) pro "Balado pri Hamleto"
- 2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando), Reed Scott (melodio, Usono), pro "Por suna veno"
- Dividita 3-a premio: Doron Modan (Israelo) pro "Eble"
- Dividita 3-a premio: Alejandro Cosavella (Argentino) pro "La Pordo"
Infanlibro de la jaro
- Rakontoj sub la lito, de Antoaneta Klobučar.
- Familia verko: la libron verkis la patrino, ilustris la 12-jara filino Ana, kaj el la kroata al Esperanto tradukis la patro Davor Klobučar
Vidbendo
- 1-a premio: ne aljuĝita
- 2-a premio: Jill Gubbins, pro "La Duonokulvitro".
[Reveni]