La Ĵurio de la internacia literatura konkurso EKRA 2006, kiu okazas sub aŭspicioj de la ĵurnalo Kooperativo de Literatura Foiro kaj de la Kultura Esperantista Domo D-ro Ivan Kircev - en Razgrad, Bulgario, ĵus komunikis al Neide Barros Rego ke ŝi sukcesis la trian lokon en la ĉi-jara konkurso per la poeziaĵo Inter Poetoj, kies tekston ni liveras ĉi-sube.
Se vi volas gratuli ŝin, retmesaĝu al neidebarrosrego@terra.com.br
Esti inter poetoj
estas kvazaŭ esti inter infanoj
- puraj animoj, kiuj ludas,
kiuj montras siajn farojn
kaj neniam pensas pri l' malbono.
Estas kvazaŭ esti inter fratoj
(fratoj kiuj amas unuj la aliajn),
memorigi travivaĵojn,
havi saman idealon.
Esti inter poetoj
estas kvazaŭ loĝi en arbaro,
bani siajn piedojn en rivereto,
paŝi sur ŝtonoj,
piediri ravite, sencele...
Estas vojiri ĉe artistoj,
intimi kun la steloj,
kaj eĉ kun fermitaj okuloj
poreterne vidi ilin.
Resti inter poetoj
estas konstrui scenejon
plenplena de fantazioj...
Estas kun ili manprene
kunvivi la samajn revojn.
Resti inter poetoj
estas kvazaŭ esti
proksime al Dio.
Neide Barros Rego
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2006.