Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Malfrua Gratulo al la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto - Julio 2007

Malfrua Gratulo al la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto - Julio 2007

Estimata samideano Wu:

Nome de la LKK de la 42-a BKE mi kore dankas viajn ĝentilajn vortojn kaj aprezon pri tiu ĉi ĵus okazinta evento kaj pri la brazila movado.

Elkore,
Aloisio Sartorato

Estimata Brazila Esperanto-Ligo
Karaj brazilaj esperantistoj,

Finiĝis de la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto (BEK) kun ses-taga daŭro. Ĉiutage mi de d-ro Aloisio Sartorato povi ricevi kaj legi informojn pri ĝi kvankam mi ne povis ĉeesti ĝin kaj ĝui tiean etoson de Esperanto.

El la informoj mi opinias, ke la 42-a BEK estis sistema kaj plana, ĉiutaga aranĝo estis riĉa kaj varia, prelego, BEJO- kongreso, infankongreseto, prezento de arto kaj muziko ktp, preskaŭ estis komparebla kun UK. Tre ĝoje mi sciis, ke oni faris prelegon pri la Esperanto-urbon Herzeberg kies Esperanta kunlaboro kun la ĝemela urbo Gora en Pollando estas unu el ĝiaj reprezentaj laboroj.

La 42-a BEK estas la Jubilea Kongreso, ĉar 2007 estas la 100-a jariĝo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). El nombro de partoprenintoj kaj riĉaj programoj mi vidas honoran pasintecon kaj belan estontecon de Brazila Esperanto-movado (BEM).

La 42-a BEK estas internacia kongreso, ĉar esperantistoj el 11 eskteraj landoj partoprenis en ĝi. Tio signifas, ke la samlingvanoj en la mondo ĉiam priatentas kaj subtenas Esperanto-movadon en Brazilo.

La 42-a BEK estas venka kongreso. En tiu ĉi kongreso estis elektita nova estraro de BEL kun devizo Paco kaj Kunlaboro, tiu ĉi estas la unua estraro de BEL kiu gvidos brazilajn samideanojn marŝi al la 2-a centjara BEM. Do, La 42-a BEK estas sukcesa kongreso, tie ĉi mi esprimas mian koran gratulon al la 42-a BEK fruktdona. Mi racie kaj kore kredas, ke nia movado en Brazilo estos pliprospera post tiu ĉi kongreso. Kun bondeziroj al brazilaj samideanoj.

Wu Guojiang
komisiito de UEA pri la projekto Ghemelaj Urboj

Adreso:
S-ro Wu Guojiang
Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Ĉinio

Retadresoj:
ghemelurboj [heliko] yahoo.com.cn
amikeco999 [heliko] 21cn.com

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.

[Reveni]