KKE » Informilo de KKE » La Tria Tago de la 42-a BKE en Rio - Julio 2007
La Tria Tago de la 42-a BKE en Rio
Estimataj:
Estis tre riĉa kaj varia la tria tago de la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio de Janeiro.
En la salono Zamenhof okazis la jenaj eventoj:
- Prelegoj: La Valoro Rakonti kaj Aŭskulti Rakontojn (Paulo Sergio Viana);
- Trompoj per la Interreto (Francisco Wechsler);
- Priskribo kaj Preskriboj de Vortaristoj pri Brazilaĵoj (Sylla Chaves);
- La Facila Malfacila Lingvo Esperanto (Geraldo Mattos);
- Lanĉo de la Libro de Paulo Coelho "La Alkemiisto" fare de la tradukisto Carlos Valle;
- Lanĉo de la Filmo "La Patro" (Imagu Filmoj) fare de la reĝisoro Joe Bazilio.
En la ĉambro Everardo Backheuser okazis la jenaj prelegoj:
- KKE - 56 Jaroj de Bonaj Servoj al la E-Movado (Givanildo Ramos Costa);
- Elmontro de Instruado de Gramatikeroj per Rekta Metodo (Neusa Priscotin);
- Bitumo kaj Polimeroj por Konstruado de Pavimoj (Fabio Lima da Silva);
- Pri la Uzado de Verba Aspekto en Esperanto:
- Mallonga Aro da Literaturaj Ekzemploj (Maria Laroca);
- Vikio kiel ilo por Amaskunlaborado (Felipe Castro).
En la ĉambro Couto Fernandes okazis la jenaj eventoj:
- daŭrigo de la kurso "Demandu Fizikiston" gvidita de José Lunazzi;
- diskuto pri la kongresa subtemo Esperanto en la sportoj gvidita de Valter Fontes;
- kunveno de la Federacia Konsilantaro de BEL;
- faka kunsido de Societo Lorenz kun prelego de Affonso Soares pri la temo Evangelio, Spiritismo, Esperanto survoje al Centjareco.
En alia ĉambroj daŭris la jenaj eventoj: BEJO-kongreso, infankongreseto, baza kurso kaj konversacia grupo.
Vespere okazis en salono Zamenhof la dua Arta Vespero, kiu konsistis el prezentado de la pianisto Marcos Leite kiu interpretis brazilajn klasikajn muzikojn; de la baritono Belchior Santos akompanata de la pianistino Elazir kaj prezentado de dokumenta filmo pri Zamenhof produktita de Gilberto Lepeninski.
Raportis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.
[Reveni]