Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » La Recitalo de Andrei Korobeinikov en Rio

La Recitalo de Andrei Korobeinikov en Rio - Junio 2007

Estimataj:

Kiel programite, okazis hodiaŭ vespere en la ĉefa koncertejo de Rio, Sala Cecília Meireles, la unua recitalo de la juna virtuoza pianisto Andrei Korobeinikov. Andrei prezentis komponaĵojn de Borodin, Tchaikovski, Mussorgsky kaj Rachmaninov. Post la prezentado de ĉiu peco li devis plurfoje reveni al la podio por danki la varmajn aplaŭdojn de la ĉeestanta publiko, inter kiuj troviĝis dekoj da esperantistoj.

Post la prezentado, Andrei ricevis en sia tualetejo kelkajn esperantistojn, interalie Neide Barros Rêgo, Givanildo Ramos Costa kaj Alfredo Aragón. Li montris sin ĝisosta esperantisto kaj tre simpatia persono, parolante kun ĉiuj ĉeestantaj esperantistoj kaj donante aŭtografojn ĉu en Esperanto, ĉu en la rusa.

Ĉe la fino, Givanildo registris intervjuon kun li, kiu eble estos dissendata venontmarde en la programo Esperanto, a Língua da Fraternidade pere de Radio Rio de Janeiro.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2007.

[Reveni]