Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53194 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » La Movado en Ribeirão Preto - Oktobro 2005

La Movado en Ribeirão Preto

Estimataj:

Pro personaj kialoj mi vojaĝis al Ribeirão Preto, urbo kun 600 mila loĝantaro okcidente de ŝtato Sanpaŭlo.

Tie ekzistas vigla E-movado. Esperanto estas instruata plurloke. Hieraŭ mi vizitis la lokan asocion (Associação Pró-Esperanto de Ribeirão Preto) kaj estis afable akceptita de Neuza Priscotin (Mima!). Ŝi bonvolome montris al mi la bone instalitan sidejon de APERP kaj informis, ke tie okazas regulaj kursoj de E-o en diversaj niveloj.

Pasintmerkrede, aŭpiciite de APERP, mi faris E-lingvan prelegon pri "Guimarães Rosa kaj Esperanto" al proksimume 25 gesamideanoj. La evento okazis en la salono de la Spiritisma Centro Batuira, kie ankaŭ okazas regule E-kursoj.

Pasintĵaude mi ankaŭ vizitis la sidejon de Homeapatia Instituto Lamasson, kie mi estis ĝentile akceptita de la Direktoro S-ano Izao Carneiro. Li afable informis pri la agado de la Instituto, kiu donas fortegan apogon al E-o. Tie okazas kursoj de Esperanto, informaj prelegoj portugallingvaj pri E-o kaj verkoj pri Homeopatio estas regule eldonitaj en E-o. Laste ili eldonis DVD pri la vivo de Hannemann, la kreinto de Homeopatio, en E-versio.

Laŭ informo de Mima, E-o estas ankaŭ instruata en aliaj institucio en la urbo.

Varman gratulon al la agemaj samideanoj de Ribeirão Preto! Imitinda agado!!!

Raportis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
el Ribeirão Preto, Brazilo. Oktobro 2005.

[Reveni]