KKE » Informilo de KKE » La Kvina Tago de la 42-a BKE en Rio - Julio 2007
La Kvina Tago de la 42-a BKE en Rio
Estimataj:
Hodiaŭ aliĝis al la 42-a Brazila Kongreso de E-o en Rio de Janeiro la 553-a kongresano. Jen la ĉefaj eventoj de la hodiaŭa tago:
En Salono Zamenhof
Prelegoj
- Informoj pri la Historio de la E-Movado en Brazilo (Osvaldo Pires de Holanda)
- Kelkaj Ideoj pri la Esperantigo de Brazilaj Poemoj (Sylla Chaves)
- La Esperanto-urbo Herzberg (Lucas Vignoli)
- Krome okazis en tiu salono Aŭkcio, Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de BEL kaj Prezentado de la Partoprenantoj de la Infankongreseto.
En Ĉambro Everardo Backheuser
Prelegoj
- Aplikado de Esperanto en Religioj kaj Filozofioj (Vicente Werneck)
- Zamenhofa Verkaro: Superrigardo (Luiz Oliveira)
- Ameriko: Prahistorio, Historio kaj Nuna Politika Situacio (João Santos)
- Psikologio: Principoj por Aplikado (Rodrigo Mendonça)
- Kiel Emfazi la Konversacion Ekde la Baza Kurso (Jair Salles)
En Ĉambro Couto Fernandes
-
Diskuto pri la Kongresaj Sub-temoj (Jozefo Lunazzi)
- Esperanto en Librovendejoj (Jose Tenorio)
- Esperanto en Turismo (Rosana Caramez)
- Esperanto en Religioj (Robinson Mattos)
- Kunveno de la Federacia Konsilantaro de BEL
- Kvara Renkonto de Esperantistaj Spirististoj kun prelego de José Passini pri la temo 150 Jaroj de la Libro de la Spiritoj kaj la Spiritista
- Esperantista Brazila Movado (Givanildo Ramos Costa)
En Ĉambro F.V. Lorenz
- Faka kunsido de la skajpa grupo Karesemio (Harada Tsukuru)
En Ĉambro Nelson Pereira de Souza
- Prelego: Religiaj Baroj (Lucas Vignoli)
Aliaj Ĉambroj
Krome en aliaj ĉambroj daŭris la Baza Kurso (Jair Salles), Konversacia Grupo (Ademar Diniz), Ekzameno de Porintruista Kurso (Paulo Sérgio Viana) kaj la Infankongreseto (Mariza Oliveira).
Arta Vespero
Vespere, en salono Zamenhof, okazis la lasta Arta Vespero kun la partopreno de:
- Amarilio Carvalho (deklamado)
- Silvia Buhler (deklamado kaj kanto)
- Fabiano Henrique (gitaro)
- Galindo (kanto kaj gitaro)
- André Varella (deklamado)
- Rafael (gitaro kaj kanto)
- Antonio Moreira (rapisto)
- Felipe Nain (10-jara talenta pianisto)
- Germana magiisto kaj Argentina Kant-Grupo
Raportis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.
[Reveni]