Esperanto estis disvastigita dum sporta evento en Brazilo. La atleto Walter Fontes partoprenis en la 20-a Mararmea Stratkurado kunportante la esperantan flagon. La fakto okazis la 5-an de aŭgusto, en Rio-de-Janejro. Laŭ la stratkuristo, tiu iniciato estis konsekvenco de debatoj estigitaj kadre de la ronda tablo titolita Esperanto en Sportoj, dum la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Informis:
Fabiano Henrique - fabhenrique@bol.com.br
Niterói/Brazilo. Aŭgusto 2007