Estimataj:
Kun la ĉeesto de proksimume 700 personoj okazis hodiaŭ, dimanĉo, la oficiala Malferma Kunsido de la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto en la teatro de la Universitato de Ŝtato Rio de Janeiro (UERJ).
Post la kantado de la Brazila kaj E-a Himnoj, la du prezentistoj, Paulo Sergio Viana kaj Rosinha Mattos, invitis la Ĝeneralan Sekretarion de la Kongreso, Robinson Mattos, por legi la mesaĝojn ricevitajn. Interalie, salutis la Kongreson Renato Corsetti, la nuna prezidanto de UEA.
Sekvis mallongaj salutoj de ĉiu podiano:
kaj omaĝo al veteranoj de la movado en Rio.
La unua parto de la Malferma Kunsido finiĝis per ĉefparolado de Pedro Cavalheiro pri la temo de la ĉi-jara kongreso (Cent Jaroj de E-Movado en Brazilo: Strategioj por la Estonto).
La dua parto de la kongreso estis dediĉita al artaj prezentadoj: talenta pianisto 10-jara, kiu interpretis Mozart kaj Chopin kaj du korusoj (Arte em Canto kaj Coral EspĂrita de Bangu).
Ĝis nun aliĝis al la Kongreso 500 samideanoj el preskaŭ ĉiuj brazilaj ŝtatoj kaj interalie 30 eksterlandaj esperantistoj (el Koreio, Nepalo, Japanio, Svedio, Hispanio, Germanio, Portugalio, Pollando, Argentino, Kolombio kaj Urugvajo).
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.