Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » KKE sendas Librojn al la Biblioteko Arthur Viana

KKE sendas Librojn al la Biblioteko Arthur Viana - Marto 2007

Estimataj:

Kultura Kooperativo de Esperantistoj ĵus ekspedis al la Biblioteca Pública Estadual Arthur Viana, en Belém do Pará, la 58-an libropakaĵon de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, entenantan dek librojn en aŭ pri Esperanto.

La kampanjo estis starigita en julio 2001 kaj jam sendis pli ol 600 librojn al brazilaj kaj alilandaj bibliotekoj. Ĝi estas subtenata de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj libervole kontribuas al speciala fonduso tiucele kreita.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Marto 2007.

[Reveni]