Estimataj:
Antaŭ 56 jaroj, la 14-an de Julio 1951, estis fondita en Rio de Janeiro Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Konkretigo de la revo de la tiamaj esperantistoj sub la gvido de Brás Cosenza, en la komenco KKE fariĝis ĉefe librovendejo kaj grava eldonejo. En decembro 1956 ĝi akiris propran sidejon en plena urbocentro de Rio de Janeiro, kie funkcias librovendejo, kursejo, kulturspaco kaj sekretariejo.
Nuntempe KKE emfazas pli la kulturan flankon en sia agado. Interalie elstariĝas la ĉiusemajnaj kulturkunvenoj, la riĉa enhavo de sia ttt-ejo kaj la daŭra Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, kiu ekde la komenco antaŭ ses jaroj donacis pli ol 500 librojn en aŭ pri E-o al sesdeko da bibliotekoj en Brazilo kaj alilande.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.