Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
32096 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » KKE 55-Jara - Julio 2006

KKE 55-Jara

Estimataj:

Hodiaŭ, la 14-an de Julio 1951, do, antaŭ 55 jaroj, estis fondita en la urbo Rio de Janeiro Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

KKE estas la efektivigo de revo de la tiamaj esperantistoj de Rio, sub la instigo de Braz Cosenza, Cedilha Neto, Ismael Gomes Braga kaj multaj aliaj, pri kultura organizaĵo, kiu zorgos pri la disvastigo de Esperanto pere de la eldonado de E-aj libroj.

La revo fariĝis realaĵo unue per la kreo de Presejo Esperanto kaj poste per la inaŭguro de propra sidejo en plena urbocentro de Rio, kun librovendejo, sekretariejo kaj kursejo, la 15-an de Decembro 1956.

En la daŭro de sia tuta ekzistado KKE grave kontribuis por la progresigo de la E-movado en Brazilo. Antaŭ ĉio ĝi estis vigla E-eldonejo. Estis eldonitaj miloj da ekzempleroj de dekoj da titoloj interalie lernolibroj, vortaroj, gramatikoj kaj literaturaj verkoj. Dum du jardekoj KKE realigis 16 brazilajn E-seminariojn kaj de 1970 ĝis 1984 ĝi estis landa asocio aliĝinta al UEA.

Nuntempe KKE pli dediĉas sin al la flegado de la kultura flanko de la movado - per okazigo en sia sidejo de kulturkunvenoj kaj literaturaj rondoj. Krome ĝi oferas al la loka publiko E-ajn kursojn. Ankaŭ ĝi subtenas la kampanjon "Esperanto en la bibliotekojn", kiu celas donaci E-ajn librojn al publikaj aŭ privataj bibliotekoj. Kaj ĝi ankaŭ disponigas riĉan kulturan retpaĝaron al la samideanaro.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2006.

[Reveni]