Karaj geamikoj.
Pasintjaŭde mi havis eksterordinaran sperton perskajpe.
Instruistino de la Elementa Lernejo Baotalu, invitis min partopreni en Esperanto-leciono al geknaboj, kiam la inspektoroj venis al la lernejo.
La invito estis ĉinaflanke de la instruistino Shi Xueqin Neĝeta kaj Sinjoro Fan, la lernejestro. Ĉirkaŭ la 11-00 vendrede ĉinaflanke (24:00 jaŭde brazilaflanke) sonoris mian skajpkonton kaj pere de kamerao mi kontaktiĝis al la klasanoj kaj lernejestraro.
Dekomence okazis intersalutoj, post tio knabino 7 jaraĝa (pli-malpli) al mi alparolis salut-dank-vortojn. La ceteraj atentaj geknaboj salutis min kun infana rido.
En la fino de la renkontiĝo, mi instruis al la klasanoj facile kanteblan kanton nome Ĉu vi parolas en Esperanto? kaj ni kune kantis. Post tio, la instruistino anoncis kanton de la geknaboj por omaĝi Karesema.
La emocio estis nepriskribebla... La ebleco samtempe skajpparoli kaj reciproke intervidigi estas miraklo de teknika moderna evoluo de interkomunikado. De mia hejmo pere de flua larĝbendo mi konektiĝis al alia flanko de la planedo perskajpe. Tia estis mia emocio.... nemezurebla! Kelkajn minutojn falis la distancigiloj inter ni kaj nia amata lingvo Esperanto audiĝis en la reto.
Al S-ino Shi Xueqin, akceptu mian sinceran gratulon pro la valora laboro.
Lúcia Karesema! Verdanime!
Brazilo. Aprilo 2006.