KKE » Informilo de KKE » Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn sendas Librojn al Amapá - Junio 2005
Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn sendas Librojn al Amapá
Estimataj:
Kadre de la Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn estis ekspedita al la Biblioteca Pública do Estado do Amapá, en Macapá, pakaĵo, entenante dek unu librojn nome:
- Doutor Esperanto, de Walter Francini
- Por um Mundo Melhor, de Sylla Chaves
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio P. de Souza
- Não só Idealistas, mas Realizadores, de Fernando Marinho
- Esperanto Conversacional, de Jair Salles
- Aŭdu kaj Lernu - Curso Básico, de Sylla Chaves
- Iracema, de José Alencar
- La Rompitaj Flugiloj, de Kalil Ĝibran
- La Magia Ĉevaleto, de Elma do Nascimento
- Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj, de Julia Carâp
- La Adiaŭo de la Armiloj, de Salvador Borges Filho
Ekde la komenco de la kampanjo, en julio/2001, estis ekspeditaj ĉirkaŭ 500 libroj al 43 bibliotekoj (33 brazilaj kaj 10 alilandaj). La kampanjo estas subtenata de libervolaj mondonacoj de deko da brazilaj esperantistoj.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2005.
[Reveni]