Estimataj:
Estis ĵus ekspedita la 54-a libro-pakaĵo de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro.
Ĉi-foje temis pri ok libroj en aŭ pri Esperanto senditaj al Biblioteca Graciliano Ramos, en Quebrangulo, ŝtato Alagoas, Brazilo.
Tiu kampanjo ekzistas ekde julio 2001 kaj estas subtenata de deko da brazilaj esperantistoj, kiu malavare mondonacas por iu fonduso kreita tiucele.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Decembro 2006.