Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Informoj pri la 40-a Brazila E-Kongreso en Porto Alegre

Informoj pri la 40-a Brazila E-Kongreso en Porto Alegre

Estimataj:

Kun proksimume 400 aliĝintoj komenciĝis en Porto Alegre pasintlunde la 40-a Brazila E-Kongreso. La kongresejo estas en "Faculdades Porto Alegresenses", tre komforta kaj taŭga loko, kvankam iom malproksime de la urbocentro (proksimume duonhora busvojaĝo). Partoprenas ĝin homoj el pluraj brazilaj ŝtatoj kaj gesamideanoj el Germanio, Portugalio, Usono, Ĉinio, Urugvajo kaj Argentino.

La solena malferma kunsido okazis lunde vespere en la bela auditorio de "Assembléia Legislativa do Estado do Rio Grande do Sul". Kvankam la surstrataj termometroj signis 5 gradojn super nulo, la interna etoso estis tre varma kaj la ĉeestantaro, kiu preskau tutplenigis la auditorion, atente akompanis la salutvortojn de la autoritatuloj kaj ankaŭ la festparoladon de Paulo Nascentes. Post mallonga paŭzo prezentiĝis Neide Barros Rego, folklora pola dancensemblo el Erechim kaj tipa gauĉa dancgrupo.

La sekvan tagon (merkredo), komenciĝis propadire la laborkunsidoj kaj prelegoj en FAPA, kie ankau funkciis la Libroservo de BEL kaj pluraj giĉetoj de diversaj organizaĵoj.

Interalie prelegis:

Ankaŭ okazis la jenaj kursoj kaj kunsidoj:

Samtempe okazas la 25-a BEJO Kongreso, kun la partopreno de dekoj da junuloj. Oni prezentis prelegojn, organizis ludojn kaj prezentis rusan filmon kun subtekstoj en Esperanto. La BEJO-grupo ankaŭ respondecis pri la organizado de la balo, kiu okazis ekde la 21:00 en najbara dancejo.

La Kongreso bone eĥas en la gazetaro. Almenaŭ mi mem spektis en la tv de mia hotela ĉambro intervjuon kun Geraldo Mattos, dissendita pere de Eduka Kanalo pere de sia TV-ĵurnalo. Givanildo Ramos Costa ankaŭ estis intervjuita en kabla tv-kanalo (NET) pri la evento.

Ĝis venonta raporto, se eblos!

Informis:
Aloísio Sartorato el Porto Alegre, Brazilo. Julio 2005.
esperanto@kke.org.br

[Reveni]