Tre estimata Rolf:
Jen trafis nin la informo, kiun ni ne volis: forpasis nia tre amata Rolf!
Jen foriris antaŭtempe la fidela kaj ĉiutaga deĵoranto de la babilejo ĝangalo internacia! Kiu anstataŭos la ĝentilan samideanon, kiu bonkore akceptis komencantojn kaj helpis ilin en la unuaj praktikadoj de la lingvo? Kiu anstataŭos tiun bonkoran amikon, kiun ni nepre povis renkonti ĉiutage surekrane kaj interŝangi ideojn kaj sentojn? Kiu anstataŭos la ĝentilan homon, kiu fidele sekvis la programojn de RADIO KKE kaj ĉiam havis por ni instigajn vortojn ĉe la fino de la programoj?
Ni ja scias, ke ne ekzistas neanstataxueblaj homoj surtere, sed ni ja estas certa, kara Rolf, ke vi estos malfacile anstataŭebla!
Ie ajn kie vi estas, kara Rolf, estu certa ke vi, kiel bona ĝardenisto, semis amikojn tra la tuta mondo kaj lasis ilin orfaj. Sed ni ja estas certa, ke Sankta Petro rezervis por vi elstaran lokon en la ĉielo!
Estu certa, ke ekzistas unusola unuvorto esperanta portugallingve devena, kiu plene esprimas vian neĉeeston: SAŬDADO!
ĜIS REVIDO, KARA AMIKO!
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Novembro 2005.