Saluton!
Mi prezentas al vi ĉiuj la projekton Gerda Malaperis!
Ĝi ne estas mia, ĝi estas de la tuta esperantistaro tra la mondo. Ĝi naskiĝis de la volo fari pli bonan instrumaterialon por la gelernantoj kiuj jam faris la bazan kurson.
La fama libro de Claude Piron estas unu el la plej ŝatataj kaj uzataj de la instruistoj tutmonde. Mi prenis tiun taskon sur mi post la disvastigado de mia unua dek kvar minuta filmeto "Tiel estas la vivo". Miaj geamikoj instigis min daŭrigi la aferon kaj mi decidis elekti Gerda-n kiel mia nova defio.
Informis:
Joe Bazilio Costa kaj Karen Pereira - amiko@uai.com.br
Retpaĝaro: www.imagufilmo.org
Formiga-MG. Brazilo. Februaro 2006.