Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35108 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Forpaso de Vera Jordan - Decembro 2006

Forpaso de Vera Jordan - Decembro 2006

Estimataj:

Kun bedaŭro ni sciigas vin pri la forpaso hodiaŭ, la 4-an de Decembro, en Rio de Janeiro, de samideanino Vera Jordan.

Vera naskiĝis en Rio de Janeiro, la 11-an de Decembro 1948. Profesie, ŝi estis ŝtata instruistino. Ŝi esperantistiĝis en 2002 kaj membriĝis al KKE en januaro 2003. Ŝi aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj Festoj de la Datrevenantoj de KKE kiel kantistino kaj ankaŭ prezentiĝis en pluraj E-eventoj. En septembro 2004 ŝi lanĉis en la sidejo de KKE sian unuan KD en Esperanto titolitan Esperanta Voĉo. Lastatempe ŝi estis preparanta sian duan KD, kiam subite grave malsaniĝis. Ŝi forpasis pro kancero en RJ la 4-an de Decembro 2006.

La entombigo okazos hodiaŭ ĉe Cemitério do Murundu, kvartalo Padre Miguel, je la 17:00.

Lanĉo de KD: Esperanta Voĉo - Vera Jordan - Septembro 2004

Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan
Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan Lancxo de KD: Esperanta Vocxo - Vera Jordan

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Decembro 2006.

[Reveni]