Estimataj:
Renata Ventura, ekslernantino de E-kurso de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, estas studentino ĉe Fakultato pri Komunikado en Katolika Universato de Rio de Janeiro (PUC/RIO).
Antaŭ nelonge ŝia instruisto pri Brazila Literaturo proponis taskon al la klaso. Sugestite de Renata, la klaso decidis plenumi la taskon per okazigo de ĝinkano, kie Esperanto grave rolis. La klaso estis dividita en du grupojn nomatajn "Buda" kaj "Pest". La elekto de tiuj nomoj ne estis hazardaj, ĉar la lasta romano de Chico Buarque de Hollanda nomiĝas "Budapest" kaj iel rilatas al lingvaj problemoj kaŭzata de malsamlingveco.
Do oni strategie poziciis laŭlonge de strato Marques de São Vicente, kie troviĝas la Universitato, esperantistojn. La du grupoj da gestudentoj devus plenumi plurajn misiojn kaj ne scipovante E-on ili devus sin direkti al tiuj esperantistoj per iu ajn lingva rimedo por esti komprenata. La esperantistoj evidente parolis al ili nur en Esperanto. Entute sep esperantistoj helpis en la ĝinkano. Unu deĵoris ĉe ĵurnalbudo, alia ĉe trinkejo, alia ĉe panvendejo, aliaj surstrate kiel piedirantoj.
La du grupoj devis plenumi la taskojn en difinita tempo kaj la venkinta grupo gajnis po ĉiu partoprenanto ekzempleron de la lernolibro "Esperanto para Principiantes". La aliaj gajnis libro-paĝomarkilon. Ĉe la fino ĉiu el la du dek partoprenantoj ricevis flugfoliojn kun informoj pri Esperanto.
Bonega kaj tute neordinara iniciato disvastigi Esperanton en universita medio! Gratulon Renata!
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Oktobro 2005.