Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35102 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Esperanto sonis en Neesperantista Solenaĵo en Niteroi

Esperanto sonis en Neesperantista Solenaĵo en Niteroi - Julio 2007

Estimataj:

Ĉi-lunde okazis en la urbo Niterói, RJ, Brazilo, la festo pri la 90-jariĝo de Academia Fluminense de Letras (Beletra Akademio de Ŝtato Rio de Janeiro).

La Prezidanto de tiu Akademio, Edmo Rodrigues Lutterbach (kiu private studas E-on kun mi), festparoladis, rememorante pri grava bonfarinto de la Akademio. Poste li disdonis memorigan medalojn pri la evento al pluraj aliaj beletraj akademioj kaj institucioj. Inter la omaĝitaj institucioj troviĝis Kultura Kooperativo de Esperantistoj, reprezentita de ĝia Prezidanto, Givanildo Ramos Costa, kaj Niteroi E-Klubo, reprezentita de ĝia Prezidanto, Walter Fontes.

Sekve okazis plurlingva kantrecitalo de Neide Barros Rêgo, kiu ankaŭ apartenas al tiu Akademio. Ŝi kantis entute dek tri muzikojn en la jenaj lingvoj: latina, angla, portugala, rusa, hispana, franca, germana, itala kaj ...Esperanto! Neide kantis en Esperanto "Vieno, Urbo de Miaj Revoj, de Rudolf Sieczynski, kaj "Sinjor' Marquiz'", de Johann Strauss. Jen belega kaj trafa propagando pri la internacia lingvo ĉe neesperantista publiko!

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.

[Reveni]