Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35098 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Esperanto estas Temo de Vortenigmo en Revuo de Universitato Estácio - Julio 2007

Esperanto estas Temo de Vortenigmo en Revuo de Universitato Estácio

Estimataj:

Universitato Estácio de Sá estas unu el la plej gravaj privataj universitatoj en la urbo Rio de Janeiro.

Ĝi publikigas belaspektan ĉiumonatan revuon nomatan Jornal da Estácio.

En ĝia lasta numero (junia) estis publikigita vortenigmo, nomata caça-letras (ĉasu vortojn), kies temo estis ĝuste Esperanto. La informoj pri la lingvo estas pozitivaj kaj tutcerte tio estas trafa disvastigo de la internacia lingvo inter la miloj da studentoj de tiu eduka institucio.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2007.

[Reveni]