Estimataj:
Pasintmerkrede alvenis al Rio ĉina samideanino RAO JIAN (SANOZA), el la urbo Nanchang.
Rao pasigis tri monatojn en Bona Espero kaj poste vizitis Brasilia-n.
Ĵaude ŝi vizitis la sidejon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj parolis kun estraranoj de KKE kaj kun gelernantoj de malsamaj klasoj.
Vendrede ŝi kontaktis kun ĉinino, kiu loĝas en Rio.
Sabate ŝi vizitis E-Grupon Ismael Gomes Braga en la kvartalo Bangu, kie ŝi estis feste akceptita de pli ol 30 personoj.
Hodiaŭ dimanĉe ŝi faris turisman promenadon en Recreio dos Bandeirantes kaj poste ŝi vizitis la sidejon de Jacarepagua E-Klubo, en Barra da Tijuca.
Morgaŭ ŝi estos denove en KKE posttagmeze kaj marde ŝi estos intervjuita en la E-programo de Radio Rio de Janeiro.
Venontmerkrede ŝi vojaĝos al São Paulo, survoje al Curitiba kaj Foz de Iguassu.
RAO estas tre simpatia persono kaj ŝi informis al mi, ke, konsilita de usona samideano, ŝi venis al Brazilo por praktiki la lingvon, ĉar, laŭ tiu amiko, ĉi tie estas taŭga loko por tio.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2005.