Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
34844 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Cent Gesamideanoj en la Unua E-Kongreso de Ŝtato de São Paulo - Novembro 2005

Cent Gesamideanoj en la Unua E-Kongreso de Ŝtato de São Paulo

Estimataj:

Kun la ĉeesto de ĉirkaŭ cent gesamideanoj el pluraj urboj de São Paulo (Araras, São Paulo, São Carlos, Araraquara, Campinas, Divinolândia, Ribeirão Preto, Monguagá, Charqueada, Várzea Paulista, Bebedouro, Pirassununga, Limeira, São José dos Campos, Piracicaba, Batatais, Leme kaj Praia Grande) kaj el aliŝtataj urboj (Juiz de Fora, Florianópolis, Rio de Janeiro, Barra do Garças, Porto Alegre kaj Muritiba) okazis en la urbo ARARAS, SP., de la 5-a ĝis la 6-a ĉi-monate la UNUA KONGRESO DE ESPERANTO DE ŜTATO SAN-PAŬLO.

La Kongreso komenciĝis sabate matene per la efektivigo de du bazaj kursoj de Esperanto. Unu gvidita de Neusa Priscotin, laŭ Cseh Metodo kaj alia gvidita de Jair Salles. Eksterprograme, Aloisio Sartorato prelegis pri la temo Veroj kaj Malveroj pri Astrologio.

Posttagmeze okazis la jenaj prelegoj: Sukcesa Disvastigo de Esperanto (Marcos Zlóv); 2006 - Jubilea Esperanto-Jaro, kiun oni festos em Campinas (James Pitton); Etimologio en Esperanto (Floriano Pessoa). En apartaj ĉambroj daŭris la bazaj kursoj kaj ankaŭ okazis paroliga rondo.

Vespere okazis la solena Malferma Kunsido kaj la Arta Vespero. Post salutoj de kelkaj gravuloj, muzikistaro el la urbo Leme ludis la brazilan kaj esperantan himnojn, la komponaĵon Va Pensiero, de Verdi, kaj la malfermon de la opero Tannhauser, de Wagner. Sekvis parolado de JOSÉ PASSINI pri la ĉeftemo de la kongreso (Igante Esperanton Alloga al la Mondo) kaj la prezenton de teatraĵo titolita "La Komenco", fare de Grupo Teatral Espírita Lourinho).

Dimanĉe matene denove kelkaj prelegoj: Darvinismo kaj la Inteligenta Projekto (Francisco Wechsler), Elparolo en Esperanto (José Passini) kaj Metodologio pri Instruado de Esperanto (Jair Salles).

Posttameze prelego de Genildo Coelho pri Nuklea Energio anstataŭis la prelegon de Pedro Cavalheiro, prezidanto de BEL, kiu kvankam antaŭprogramita ne ĉeestis. Sekvis la tradicia Ferma Kunsido. En aparta ĉambro funkciis libroservo de EASP, ILEI budo, vendado de ĉemizoj fare de Amarílio Carvalho kaj diskonigado de la Unua Brazila Kongreso de Esperantistaj Spiritistoj okazonta venontjare en Ribeirão Preto.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Novembro 2005.

[Reveni]