Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42921 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Brazila akcento en la lasta numero de Literatura Foiro - Julio 2006

Brazila akcento en la lasta numero de Literatura Foiro

Brazila akcento estas en la ĵusa numero 221 de revuo "Literatura Foiro". La tradukitaj rakontoj  "Ombrejo" de Heloisa Seixas (tradukis Aloisio Sartorato) kaj "La donaco" de Jose Ribamar Leite de Azevedo (tradukis Pekim Tenorio Vaz) bone prezentas atingojn de la brazila literaturo.

Snejhinka Angelova recenzas la porinfanan libron "La Adiaŭo de la Armiloj" de Salvador Borges Filho kaj kolorilustrita de Miguel Coelho  (tradukis Neide Barros Rego).

Floriano Pessoa daŭrigas la lingvan debaton pri semantiko (komencita en la antaŭa numero 220). Tie estas pluraj aliaj interesaj artikoloj.

Provekzempleron petu de la administrejo de
la revuo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds
(Svislando), rete <lf-koop % esperantio.net>

Kun plej sinceraj salutoj kaj bondeziroj:
Ljubomir Trifonchovski, ĉefredaktoro
de revuo Literatura Foiro. Julio 2006.

[Reveni]