Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Bone Organizita Renkontiĝo en Carmo - Majo 2005

Bone Organizita Renkontiĝo en Carmo

Estimataj:

Kun la partopreno de ĉirkaŭ 70 gesamideanoj okazis ĉi-semajnfine en la urbo Carmo la 17-a E-Renkontiĝo de Ŝtato de Rio de Janeiro.

Carmo estas ĉarma urbeto kun 18.000 enloĝantoj najbare al la urbo Além Paraíba, kiu troviĝas en ŝtato Minas Gerais.

La evento okazis sub la aŭspicio de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro kaj ĝin organizis la burĝonanta loka esperantista grupo CARMO ESPERANTA LERNGRUPO. Partoprenis ĝin gesamideanoj el Carmo, Além Paraíba, Friburgo, Niterói kaj Rio de Janeiro. La ĉefa trajto de la Renkontiĝo estis la organizemo de la loka grupo. Ĉio funkciis glate, ĉiuj programeroj komenciĝis ĝustahore.

La Renkontiĝo, kiu sabate matene kaj posttagmeze okazis en loka lernejo, komenciĝis sabate matene per formalaj vortoj de la Prezidanto de AERJ, Alfredo Aragon, kaj prezentiĝo de loka koruso, kiu bele interpretis la muzikon Patro Nia. Sekvis trafa portugallingva prelego de SAULO SALGADO WANDERLEY pri la temo de la Renkontiĝo: "Esperanto, la lingvo, kiu malfermas ĉiujn pordojn en la mondo".

Post mallonga paŭzo, kiam la loka grupo regalis la partoprenantojn per varia kaj bongusta lunĉo, S-ano FLORIANO PESSOA prelegis E-e pri la temo "Esperanto kaj Komunikado".

Post la tagmanĝa paŭzo, SYLLA CHAVES prelegis portugallingve pri la temo "Importância de SANRIO para o Esperanto". Sekvis prezentado de loka junulara dancgrupo kaj turisma rondiro tra la urbo en buso disponigita de la urbestrejo.

Vespere, je la 8-a, en la Urba Kulturcentro, teatra junulara grupo prezentis tre kreivan portugallingvan version de la Sekiŝpira teatraĵo "Romeo kaj Julieta". Post la teatraĵo okazis prezentado de E-lingvaj muzikoj kaj poeziaĵoj pere de DVD kaj vidbendo produktitaj de Sylla Chaves.

Dimanĉe matene je la 9-a, la partoprenantoj refoje renkontiĝis en la Kulturcentro kaj tiam okazis vigla kaj riĉenhava debato pri la temo de la Renkontiĝo. Sekvis denove prezentado de la loka koruso, kiu interpretis kelkajn muzikojn. Tagmeze, Prezidanto Aragon finis la Renkontiĝon per komuna kantado de la himno La Espero.

Raportis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Majo 2005.

[Reveni]