Estimataj:
Laŭ informo de S-ano Givanildo Ramos Costa okazis ĉi-dimanĉe en la kvartalo Bento Ribeiro, en Rio de Janeiro, organizita de la E-a Grupo L.L.Zamenhof, la 4-a Renkontiĝo Spiritista-Esperantista de la Spiritisma Centro Leon Denis, kun amasa partopreno de pli ol 150 personoj.
La Renkontiĝo komenciĝis je la 08:00 per la akceptado de la partoprenantoj. Sekvis prelego de Elmir dos Santos Lima pri la temo "La Graveco de Esperanto por la Disvastigo de la Spiritisma Doktrino".
Tuj poste grupo prezentis skeĉon en Esperanto; blinda samideanino deklamis la esperantan version de la poeziaĵo "Canção do Exílio", de Gonçalves Dias; Edna Luz kantis du kanzonojn en Esperanto kaj Koruso de la Gelernantoj de E-kurso kantis kelkajn muzikojn ankaŭ en Esperanto.
Krom la funkciado de Libroservo dum la evento, okazis lotumado de libroj kaj esperantaĵoj inter la ĉeestantoj.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Septembro 2005.