Estimataj:
Preskaŭ cent personoj partoprenis ĉi-dimanĉe en la 60-a Sudparaibvala Esperanto-Renkontiĝo, kiu okazis en la urbo Paraíba do Sul, ŝtato Rio de Janeiro. Pli kaj pli la E-aj Renkontiĝoj de Sudparaiba Valo fariĝas deviga evento en la kalendaro de la esperantistoj, kiuj troviĝis en la akso Rio/São Paulo.
Laŭ la programo, je la 09:00, la loka movada gvidanto, Luiz Alberto Coelho, malfermis la Renkontiĝon. Post bonvenigaj vortoj de Luiz Alberto, sekvis la salutoj de diversurbaj reprezentantoj (el Três Rios, Volta Redonda (el kie venis karavano), Barra Mansa, Resende, Rio de Janeiro (el kie venis eta karavano), São Paulo, Lorena kaj pluraj aliaj urboj.
Post la malferma kunsido la ĉeestantaro dividiĝis en plurajn grupojn. En apartaj ĉambroj okazis Provleciono de Esperanto kun José Raimundo da Silva kaj Konversacia Rondo, kun Ademar Vieira Diniz. En la ĉefa ĉambro, Paulo Sérgio Viana intervjuis Givanildo Ramos Costa kaj Aloisio Sartorato pri la agado de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Sekvis intervalo por la tagmanĝo.
Je la 14:00 okazis pluraj kunvenoj en malsamaj ĉambroj. Paulo Sérgio Viana prelegis pri la temo Palindromoj. Jorge Linck da Silva gvidis kunveno pri la Katolika E-movado. Li Yi Tong donis provlecionon pri la ĉina lingvo. Vera Jordan prelegis pri la temo Ludante per Muziknotoj kaj Voĉoj. Francisco Batista de Oliveira parolis pri Abak-kalkulado.
Poste ĉiuj denove rekuniĝis en la ĉefa ĉambro por sekvi Kulturan Kvizon kaj spekti prezentadon de la kantistino Vera Jordan.
Ĉe la fermo oni anoncis la du proksimajn renkontiĝojn. La 61-a okazos la 11-an de Septembro en Lorena, São Paulo, kaj la 62-a okazos en Barra Mansa, Rio de Janeiro, la 27-an de Novembro.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Junio 2005.