Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44100 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Alloga Esperanta Evento en Niterói

Alloga Esperanta Evento en Niterói - Aŭgusto 2007

Estimataj:

Organizita de Niterói Esperanto-Klubo, okazis ĉi-lunde vespere alloga E-a evento en la najbara urbo Niterói. Temis pri la lanĉo de du verkoj, Brazila Esperanta Parnaso kaj Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso, ambaŭ organizitaj kaj eldonitaj de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rêgo.

Komence Neide informis al la ĉeestantaro pri la laboro farita de ŝi kaj Sylla. Sekvis deklamado de poeziaĵoj fare de kelkaj poetoj kaj tradukintoj, kiuj ĉeestis la eventon kaj partoprenis en la antologio. Fine la ĉeestantoj frandis salaĵetojn kaj kuketojn feste al la datrevenantoj de la monato. Al la evento ĉeestis ĉirkaŭ dek kvin personoj.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Aŭgusto 2007.

[Reveni]