Estimataj:
Ĉirkaŭ sepdek personoj el pluraj urboj de la ŝtatoj Rio kaj São Paulo partoprenis ĉi-dimanĉe la 67-an E-Renkontiĝon de Sudparaiba Valo, en Guaratinguetá, SP.
Post la enkondukaj vortoj de Paulo Sergio Viana, legado de la protokolo de la pasinta renkontiĝo fare de Milton Coelho kaj salutvortoj de kelkaj reprezentantoj de lokaj grupoj, sekvis prelegeto de Givanildo Ramos Costa kaj Aloísio Sartorato, membroj de la LKK de la 42-a BKE, kiuj transdonis al la ĉeestantoj ĝisdatigitajn informojn pri la okazonta kongreso en Rio, de la 8-a ĝis la 13-a de Julio, kaj respondis al demandoj. Antaŭe, parto de la ĉeestantaro, en alia ĉambro, sekvis fulmrapidan bazan kurson de Esperanto, gviditan de Ademar Diniz.
La lasta ero de la antaŭtagmeza programo estis deklamado. Pluraj homoj deklamis poeziaĵojn el la aperonta Brazila Esperanta Parnaso, preparata de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego.
Posttagmeze, Mauricio Monken kaj Sylla Chaves prezentis Gramatikajn Gutojn de Esperanto. Sekvis prelego de Maria Consileida Conceição Rodrigues pri la temo Feminismo en la E-Movado kaj amuza kvizo, organizita kaj gvidita de José Tenório. La lasta ero de la posttagmeza programo estis la prezentado de brazilaj muzikoj en Esperanto fare de Givanildo Costa, Silvia Buhler, Neide Barros Rego kaj José Inácio.
La venonta Renkontiĝo, la 68-a, okazos en Barra Mansa, RJ, dimanĉe, la 17-an de Junio 2007.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Marto 2007.