Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42923 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » Ekspedita la 56-a libro-pakaĵo de la Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn - Januaro 2007

Ekspedita la 56-a libro-pakaĵo de la Kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn

Estimataj:

Estis ĵus ekspedita al la Biblioteca Pública Epiphâneo Dória, en Aracaju, Sergipe, la 56-a libro-pakaĵo kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, entenanta dek librojn en aŭ pri Esperanto.

Ĉi tiu kampanjo estis starigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, en julio 2001, kaj celas liveri E-librojn precipe al brazilaj bibliotekoj. Ĝi estas subtenata de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj malavare kontribuas al iu fonduso tiucele kreita.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Januaro 2007.

[Reveni]