Estimataj:
Estis ĵus ekspedita la 55-a libro-pakaĵo kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, aŭspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro, ekde julio/2001.
La donaco, konsistanta el dek libroj en kaj pri Esperanto, estis sendita al la Biblioteca Municipal Poeta Manoel Baptista, en la urbo Cambuci, ŝtato Rio de Janeiro.
La kampanjo estas subtenata de libervolaj mondonacoj fare de deko da brazilaj samideanoj.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Januaro 2007.