KKE » Informilo de KKE » 41-a BKE: Ni lernis kunvivadi! (2-a raporto) - Julio 2006
41-a BKE: Ni lernis kunvivadi! (2-a raporto)
Estimataj:
Pro hasto enestis kelkaj gravaj mankoj en mia raporto pri la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Campinas, de la 15-a ĝis la 19-a de Julio. Pro tio mi aldonas al tiu raporto la jenajn informojn:
- Estis lanĉita dum la BKE la tiom atendata DVD de Gerda Malaperis fare de Imagu Filmo, sub la kompetenta gvidado de Joe Bazilio Costa kaj Karen Pereira, el Formiga, MG;
- Ankaŭ estis lanĉita de eldonejo Oportuno, sub la kompetenta gvidado de Jose Tenorio, la libro de Machado de Assis Postmortaj Rememoroj de Braz Cubas, en senriproĉa E-a traduko de Paulo Sergio Viana;
- Mi ankaŭ ĉeestis al du aliaj bonaj prelegoj; la unua de James Piton pri Suda Stelaro - Plukitaj Faktoj el la Historio de la Pionira E-Klubo de Brazilo kaj la dua de Joe Bazilio Costa pri Kiel Rakonti per Bildoj;
- Aparte mi informas ke mi prelegis pri la temo Vojaĝimpresoj pri Usono kaj partoprenis en la evento pri La Historio kaj Agado de KKE kaj pri prezento de 42-BKE okazonta en Rio de Janeiro, de la 8-a ĝis la 13-a de Julio 2007.
Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Julio 2006.
[Reveni]