Estimataj:
Mi skribas ĉi tiun lastan raporton sabate matene kelkajn momentojn antaŭ la Ferma Kunsido de tiu ĉi jam neforgesebla BKE-Kongreso. Malgraŭ la konstanta malvarma vetero, partoprenis ĝin homoj el pluraj partoj de Brazilo. El la nordoriento, sudoriento, centro kaj sudo de nia lando. Kaj ankaŭ homoj el Ĉinio, Germanio, Usono, Argentino, Portugalio kaj Urugvajo.
La hieraŭa programo ankaŭ estis riĉa kaj fruktodona. Okazis la jenaj prelegoj: La Esperantista Pioniro Ary Zamora (Alberto Flores), Kio estas SAT (Josefo Lunazi), TV União Planetária (Paulo Nascentes), Lidja Zamenhof, la Filino de Esperanto (Cesar D. Soares), Go-Ludo, Arto sur Tabulo (Reinaldo Zaghetto), Traduko de Komputilaj Programoj (Jimes Milanez). Krome ankaŭ okazis: Fakkunsido de Oomoto, Paroliga Rondo (Ademar Diniz), Praktikado Kiel/Kie (Ademar Diniz). Kaj finiĝis la pluraj kursoj diversnivelaj komenciĝintaj en la unua tago de la Kongreso.
Notinde estis la prezentado ene de la programaro de BEJO-Kongreso de 30-minuta dokumenta filmo pri Esperanto, parolata en la portugala lingvo kaj farita de juna studento el Brasilia. Post la prezentado sekvis varmega kaj daŭra aplaŭdo.
Posttagmeze okazis Ĝenerala Asembleo de BEL. Oni diskutis kaj aprobis la Raporton pri Aktivecoj de la Jaro 2004 kaj ties Bilanco. Pedro Cavalheiro prezentis al la ĉeestantaro kelkajn proponojn de novaj agadoj por BEL kaj estis anoncita ke la 43-a BKE en 2008 okazos en Fortaleza.
Vespere okazis Kunfrantiĝa Vespermanĝo ĉe unu el la Centroj pri Gaŭĉaj Tradicioj, kie, interalie, estis prezentitaj dancoj de la gaŭĉa folkloro. Partoprenis ĝin proksimume cent gesamideanoj, kiuj amuzis sin dancante en gaja etoso.
Estas ankaŭ menciinde, ke dum la Kongreso estis ankaŭ lanĉitaj pluraj novaj libroj. Eldonejo Oportuno lanĉis plurajn titolojn interalie La Divenistino kaj Aliaj Rakontoj, de Machado de Assis, en traduko de Paulo Sergio Viana. Eldonejo de Universidade Federal de Santa Catarina lanĉis ampleksan lernolibron verkitan de Marco A.F. Teixeira. Brazila Esperanto-Ligo lanĉis la KD de la Kurso "Esperanto para Principiantes". Kaj Gaŭĉa E-Asocio la belegan kaj utilan libron de Ivo Sanguinetti "Gaŭĉa Vivo".
Kelkvorte: la POA-Kongreso plene plenumis sian celon t.e. okazis en harmonia etoso kaj estis tre plaĉa kaj riĉa laŭ la vidpunkto de taŭga forumo por interŝanĝo de spertoj inter la diversdevenaj partoprenantoj.
Adiaŭante vin, raportis el Porto Alegre.
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Brazilo. Julio 2005