Estimataj:
Se oni devus epiteti la 40-an BKE, oni povus nomi ĝin la "koridora kongreso". La ejo, kie okazas la Kongreso estas tiel taŭga, ke ĝi permesas al la partoprenantaro konstantan renkontiĝon kaj riĉan interŝangon de ideoj kaj spertoj.
En la dua tago de la Kongreso (ĵaude), oni povis spekti plurajn interesajn prelegojn, nome:
Krome daŭris ĉiuj kursoj informitaj en la antaŭa raporto kaj ankaŭ okazis speciala evento nomata Kvizo-Ludo "Show do Milhão", gvidita de Ivaldo A. de Souza, kun disdono de premioj al la gajnintoj.
Vespere en la ĉefa aŭditorio de la Fakultato okazis la Arta Vespero. Post enkondukaj vortoj de Pedro Cavalheiro prezentiĝis Neide Barros Rego kantante plurajn muzikojn, paro el Brasilia, kiu ludis gitare kaj flute muzikojn de la brazila kanzonaro kaj deklamadado fare de S-ino Zaghetto.
Jen la informoj, kiujn mi povas prezenti al vi. Morgaŭ, se eble, mi sendos la trian kaj lastan raporton. Ĝis!
Informis:
Aloísio Sartorato el Porto Alegre. Brazilo. Julio 2005
esperanto@kke.org.br
P.S.: La temperaturo hodiaŭ estas pli milda (13 gradoj super nulo), kvankam hieraŭ pluvis multe.